La Eliro (hebree יציאת מצרים, Jeciat Micrajim, "Eliro el Egiptio"; greke Ἔξοδος, Eksodos; latine Exodus) estas la precipa historia evento priskribita en la biblia samnoma libro.
Laŭ la rakonto, la Judoj, kiu sklave setladis en Egiptio eliris tra la Sinaja duoninsulo, en la direkton de Kanaano, gvidate de Moseo. Tiu liberiĝo estas memorata en la rito de la Pesaĥo (pasado, pasko).
La plejparto de studuloj hodiaŭ dubas pri la historia naturo de la rakonto pri la Eliro. [1][2][3] Kvankam, iuj akceptas la teorion de la tradicia interpreto, konatan kiel "Teorio de la Eliro Malfrua", kiu datas la eventon ĉirkaŭ la dua duono de la -13-a jarcento (-1250 al -1200), dum la regado de faraono Ramseso la 2-a aŭ de lia posteulo Merenptah. La tieldirita “Teorio de la Eliro Frua” proponas, male, daton pli antikvan kaj rekondukeblan al du malsamaj historiaj eventoj: la hipotezo Hyksos, laŭ kiu la hebreoj koincidus kun la dominado de Hyksos kaj estis forigitaj de Egiptio de Ahmozo (ĉirkaŭ -1550 al -1525), kaj la hipotezo vulkana, laŭ kiu la judoj eliris el Egipto je la tempo de la mediaj kaj sociaj malordigoj kaŭzataj de la vulkano Thera aŭ Santorino (-1630), dum la regno de Ahmozo. Tamen tiu lasta hipotezo perdis kredeblecon en tiuj lastaj tempoj. Rezistas, tamen, en la malfrua kaj frua hipotezo, la “migra supozo”: spontane kaj pace la judoj forlasis la Nilan Delton direktiĝantaj al Kanaano.